← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: Korektindajxoj en la retejo http://www.ubuntu-eo.org/

 

Saluton Dominiko,

mi ĵus finis plenumi la korektindaĵojn en la fontkodo

http://bazaar.launchpad.net/~ubuntu-eo/ubuntu-eo/retejo/files

Ili ankoraŭ ne estiĝis en la enreta versio de la retejo..mi ne scias ĉu
oni simple devas atendi ĝisdatigon aŭ ĉu oni devas fari ion...ĉu iu scias?

amike,
Manuel

El 09/03/12 00:48, Dominique Pellé escribió:
> Saluton
>
> Jen kelkaj korektindaĵoj en la retejo http://www.ubuntu-eo.org/
>
> http://www.ubuntu-eo.org/kopirajto/
>
>     vi povas uzi niajn tekstoj -> vi povas uzi niajn tekstojn
>     ke vi mencias la aŭtoro -> ke vi mencias la aŭtoron
>     la permesilon de la bildon -> la permesilon de la bildo
>
>
> http://www.ubuntu-eo.org/ubuntu/kontribuu/
>
>     Se vi ne konas la raportado de cimoj -> Se vi ne konas la
> raportadon de cimoj
>     misfunciadojn -> misfunkciadojn
>
>
> http://www.ubuntu-eo.org/ubuntu/obteni/
>
>      restartu la komputilon -> restartigu la komputilon
>      ĉar ne ekzistas Linuksan version -> ĉar ne ekzistas Linuksa versio
>
>
> http://www.ubuntu-eo.org/pri-ni/
>
>     aliĝu nian grupon -> aliĝu al nia grupo
>     aliĝos la dissendoliston -> aliĝos al la dissendolisto
>     kiuj aliĝis tiun liston -> kiuj aliĝis al tiu listo
>     (tio estas afero de stilo: iĝ-verboj kun akuzativo estas malbela stilo)
>
>
> http://www.ubuntu-eo.org/indekso/
>
>      vi libere povas aliĝi nian grupon -> vi libere povas aliĝi al nia grupo
>
>
> http://www.ubuntu-eo.org/ubuntu/versioj/
>
>      anstataŭ ol  -> anstataŭ  (plurfoje)
>      enhavas multoj da liberaj aplikaĵoj -> enhavas multe da liberaj aplikaĵoj
>
>
> (preskaŭ ĉiuj eraroj trovitaj pere de Lingvoilo
> (http://www.languagetool.org/eo/)
>
> -- dominiko
>
> _______________________________________________
> Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
> Post to     : ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx
> Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
> More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp



Follow ups

References