← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: Nuna stato de ubuntu-eo.org kaj la tradukado

 

Saluton Kristjan,

mi aliĝas al via propono kaj almenaŭ momente mi ne havas aliajn
preferojn rilate la tri unuajn traktindajn pakaĵojn

amike,
Manuel
 
El 09/03/12 16:57, Kristjan SCHMIDT escribió:
>> Due, ĉu vi pensas ke la nuna formo de laborado bone funkcias aŭ ĉu vi
>> pensas ke io mankas, io ŝanĝindas ktp? Mi volonte scios de vi!
> laŭ mi la tradukado bone funkcias eĉ sen multe da komunikado inter la
> tradukantoj. iom bedaŭrinde estas ke mi ne scias pri kio la aliaj
> okupiĝas...
>
> jen ideo kiun mi iam havis: mi vidis ke multaj tradukantoj evitis
> malfacilajn ĉenojn - tio ja estas en ordo ĉar ni ĉiu estas volontuloj
> - tamen estus bone komplete traduki pakaĵojn. do jen la ideo: ni
> malfermas liston de 3 (aŭ pli?) pakaĵoj kiuj laŭ ni estas traktindaj.
> nur kiam ni fintradukas pakaĵon ni povas anstataŭigi ĝin per alia. tio
> estus tasko por la grupo, kompreneble ĉiu membro mem povas decidi ĉu
> ŝli kontribuas aŭ ne.
>
> miaj proponoj por la unua listo (bazita sur enketo de Joop en nia
> Facebook-grupo):
>
> Orko
> https://translations.launchpad.net/ubuntu/precise/+source/gnome-orca/+pots/orca/eo/+translate
>
>
> Chromium
> https://translations.launchpad.net/chromium-browser/translations/+lang/eo
>
> Empatio
> https://translations.launchpad.net/ubuntu/precise/+source/empathy/+pots/empathy/eo/+translate?start=0&batch=10&show=untranslated&field.alternative_language=&field.alternative_language-empty-marker=1&old_show=all
>
>
>
> Kristjan
>
> _______________________________________________
> Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
> Post to     : ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx
> Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
> More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp



References