ubuntu-l10n-eo team mailing list archive
-
ubuntu-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00530
Re: Nuna stato de ubuntu-eo.org kaj la tradukado
Saluton Joop!
Il 08/03/2012 23:30, Joop Kiefte ha scritto:
Unue, mi laste denove tute transmetis mian Ubuntu-n al Esperanto kaj
ege plaĉas al mi kion mi vidas. Gratulojn al ĉiuj!
Dankon al vi pro viaj gratuloj!
Il 08/03/2012 23:30, Joop Kiefte ha scritto:
Due, ĉu vi pensas ke la nuna formo de laborado bone funkcias aŭ ĉu vi
pensas ke io mankas, io ŝanĝindas ktp? Mi volonte scios de vi!
Il 09/03/2012 16:57, Kristjan SCHMIDT ha scritto:
jen ideo kiun mi iam havis: mi vidis ke multaj tradukantoj evitis
malfacilajn ĉenojn - tio ja estas en ordo ĉar ni ĉiu estas volontuloj
- tamen estus bone komplete traduki pakaĵojn. do jen la ideo: ni
malfermas liston de 3 (aŭ pli?) pakaĵoj kiuj laŭ ni estas traktindaj.
nur kiam ni fintradukas pakaĵon ni povas anstataŭigi ĝin per alia. tio
estus tasko por la grupo, kompreneble ĉiu membro mem povas decidi ĉu
ŝli kontribuas aŭ ne.
Uhm... mi konsentas kun Kristjan sed mi proponas tion: la pakaĵo de la
semajno.
Ĉiusemajne ligilo de pakaĵo kun malpli ol 25% tradukitaj ĉenoj estos
sendata al ĉiuj kaj ni tradukas ĝin
Kion vi pensas pri tio?
Alia grava temo estas kiel trovi novajn tradukantojn. Necesas, ke ni
ĉiujn disvastigu Ubuntu/liberajn programarojn ene de niaj lokaj asocioj.
Kore,
- MM
Follow ups
References