Thread Previous • Date Previous • Date Next • Thread Next |
Kristjan skribis:jen ideo kiun mi iam havis: mi vidis ke multaj tradukantoj evitis malfacilajn ĉenojn - tio ja estas en ordo ĉar ni ĉiu estas volontuloj - tamen estus bone komplete traduki pakaĵojn. do jen la ideo: ni malfermas liston de 3 (aŭ pli?) pakaĵoj kiuj laŭ ni estas traktindaj. nur kiam ni fintradukas pakaĵon ni povas anstataŭigi ĝin per alia. tio estus tasko por la grupo, kompreneble ĉiu membro mem povas decidi ĉu ŝli kontribuas aŭ ne.
Michael skribis:
Uhm... mi konsentas kun Kristjan sed mi proponas tion: la pakaĵo de la semajno. Ĉiusemajne ligilo de pakaĵo kun malpli ol 25% tradukitaj ĉenoj estos sendata al ĉiuj kaj ni tradukas ĝin Kion vi pensas pri tio?
tio estus pli bone traktebla ol mia propono do mi apogas ĝin. tamen mi preferus pli altan limon kiel 80% aŭ eĉ neniun limon.
Michael skribis:
Alia grava temo estas kiel trovi novajn tradukantojn. Necesas, ke ni ĉiujn disvastigu Ubuntu/liberajn programarojn ene de niaj lokaj asocioj.
eble ni konigu nian laboron pli bone en Esperantujo. eble per artikoloj en Esperanto-revuoj kiel Monato, Kontakto ktp. ĉu iu havas talenton skribi artikolojn?
kore Kristjan
Thread Previous • Date Previous • Date Next • Thread Next |