ubuntu-l10n-eo team mailing list archive
-
ubuntu-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00420
GNOME 50%, peto
saluton amikoj,
antaŭ kelkaj minutoj ni antingis 50% je la tradukstato de GNOME :-D
http://l10n.gnome.org/languages/eo/gnome-3-0/ui/
mi dankas ĉiujn!
tamen tio ne estas kaŭzo por ripozi... mi bezonas kaj petas vian helpon.
ĉefe ĉe la pakaĵo 'orca' - ĝi estas helpilo por blinduloj kaj mi tre
ĝojus se ni tradukos kune grandan parton de ĝi. tiel ni povus helpi
niajn blindajn esperantistajn amikojn. la pakaĵo havas multajn
signoĉenojn, tial mi petas ĉiun traduki kelkajn ĉenojn!
jen ĉiuj ĉenoj:
https://translations.launchpad.net/ubuntu/natty/+source/gnome-orca/+pots/orca/eo/+translate
kaj jen la netradukitaj:
https://translations.launchpad.net/ubuntu/natty/+source/gnome-orca/+pots/orca/eo/+translate?start=0&batch=10&show=untranslated
tuj demando pri termino:
en kelkaj pakaĵoj ni tradukis "Magnifier" per "lupeo" kaj en aliaj per
"pligrandigilo" (komputeko ja rekomendas ĝin). mi preferus uzi la vorton
'lupeo' (certe ĉar ni uzas 'lupe' en la germana traduko), sed kion vi
pensas?
dankon,
Kristjan
Follow ups