← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: GNOME 50%, peto

 

2011/4/11 Kristjan SCHMIDT <kristjan.schmidt@xxxxxxxxxxxxxx>:
> saluton amikoj,
>
> antaŭ kelkaj minutoj ni antingis 50% je la tradukstato de GNOME :-D
> http://l10n.gnome.org/languages/eo/gnome-3-0/ui/
> mi dankas ĉiujn!

   Gratulojn!

> tamen tio ne estas kaŭzo por ripozi... mi bezonas kaj petas vian helpon.
> ĉefe ĉe la pakaĵo 'orca' - ĝi estas helpilo por blinduloj kaj mi tre ĝojus
> se ni tradukos kune grandan parton de ĝi. tiel ni povus helpi niajn blindajn
> esperantistajn amikojn. la pakaĵo havas multajn signoĉenojn, tial mi petas
> ĉiun traduki kelkajn ĉenojn!

   Mi ne estas blinda, tamen mi ofte uzas orca-on por plifacile vidi
detalojn de la ekrana bildo. Bona helpilo.

> jen ĉiuj ĉenoj:
> https://translations.launchpad.net/ubuntu/natty/+source/gnome-orca/+pots/orca/eo/+translate
>
> kaj jen la netradukitaj:
> https://translations.launchpad.net/ubuntu/natty/+source/gnome-orca/+pots/orca/eo/+translate?start=0&batch=10&show=untranslated

   Bedaŭrinde mi estas tro okupata helpi nun. Mi estas certa ke post
la somero (post mia deviga laboro), mi ankoraŭ trovos ion alian por
kunhelpi.

> tuj demando pri termino:
> en kelkaj pakaĵoj ni tradukis "Magnifier" per "lupeo" kaj en aliaj per
> "pligrandigilo" (komputeko ja rekomendas ĝin). mi preferus uzi la vorton
> 'lupeo' (certe ĉar ni uzas 'lupe' en la germana traduko), sed kion vi
> pensas?

   Rapide: ĉar mi uzas la programon mi povas diri ke iam unu vorto
estas pli bona ol la alia. Mi dirus "lupeo" por la grafikaĵo de la
pligrandigilo. Sed "pligrandigilo" por la funkciigilo. Ĉu mi iel estas
klara?

   Gratulojn denove, kaj bonŝancon.

-- 
universero trio
Esperanto, The International Language! What's that? See http://Esperanto.Org



Follow ups

References