← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: Korektindajxoj en la retejo http://www.ubuntu-eo.org/

 

On 10/03/2012 15:23, Manuel Ortega wrote:
Saluton Dominiko,

mi ĵus finis plenumi la korektindaĵojn en la fontkodo

http://bazaar.launchpad.net/~ubuntu-eo/ubuntu-eo/retejo/files

Ili ankoraŭ ne estiĝis en la enreta versio de la retejo..mi ne scias ĉu
oni simple devas atendi ĝisdatigon aŭ ĉu oni devas fari ion...ĉu iu scias?

amike,
Manuel

El 09/03/12 00:48, Dominique Pellé escribió:
Saluton

Jen kelkaj korektindaĵoj en la retejo http://www.ubuntu-eo.org/

http://www.ubuntu-eo.org/kopirajto/

     vi povas uzi niajn tekstoj ->  vi povas uzi niajn tekstojn
     ke vi mencias la aŭtoro ->  ke vi mencias la aŭtoron
     la permesilon de la bildon ->  la permesilon de la bildo


http://www.ubuntu-eo.org/ubuntu/kontribuu/

     Se vi ne konas la raportado de cimoj ->  Se vi ne konas la
raportadon de cimoj
     misfunciadojn ->  misfunkciadojn


http://www.ubuntu-eo.org/ubuntu/obteni/

      restartu la komputilon ->  restartigu la komputilon
      ĉar ne ekzistas Linuksan version ->  ĉar ne ekzistas Linuksa versio


http://www.ubuntu-eo.org/pri-ni/

     aliĝu nian grupon ->  aliĝu al nia grupo
     aliĝos la dissendoliston ->  aliĝos al la dissendolisto
     kiuj aliĝis tiun liston ->  kiuj aliĝis al tiu listo
     (tio estas afero de stilo: iĝ-verboj kun akuzativo estas malbela stilo)


http://www.ubuntu-eo.org/indekso/

      vi libere povas aliĝi nian grupon ->  vi libere povas aliĝi al nia grupo


http://www.ubuntu-eo.org/ubuntu/versioj/

      anstataŭ ol  ->  anstataŭ  (plurfoje)
      enhavas multoj da liberaj aplikaĵoj ->  enhavas multe da liberaj aplikaĵoj


(preskaŭ ĉiuj eraroj trovitaj pere de Lingvoilo
(http://www.languagetool.org/eo/)

-- dominiko

Saluton al ĉiuj kaj mi pardonpetas pro la ega malfruo de la respondo.
Mi dankas kaj Dominiko kaj Manuel pro la korektoj sed kodado per Bazaar ne aŭtomate ĝisdatigas la retejon. Kiam mi povas mi tute ĝisdatigos la retejon, eble lasante nur la vikio, kiu estas ĝisdatigenda!
@Dominiko: ĉu vi certas, ke "anstataŭ" ne regas "ol"? :)
Kore,
- Michael


Follow ups

References