ubuntu-l10n-eo team mailing list archive
-
ubuntu-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00524
Re: Korektindajxoj en la retejo http://www.ubuntu-eo.org/
Michael Moroni skribis:
> Saluton al ĉiuj kaj mi pardonpetas pro la ega malfruo de la respondo.
> Mi dankas kaj Dominiko kaj Manuel pro la korektoj sed kodado per Bazaar ne
> aŭtomate ĝisdatigas la retejon.
> Kiam mi povas mi tute ĝisdatigos la retejon, eble lasante nur la vikio, kiu
> estas ĝisdatigenda!
> @Dominiko: ĉu vi certas, ke "anstataŭ" ne regas "ol"? :)
Verdire, mi ne 100%-e certas, sed ~ 95%-e certas.
Uzo de "anstataŭ ol" estas ege malofta, do mi konsideras ĝin dubinda:
- en PMEG, estas neniuj uzoj de "anstataŭ ol".
- ĉe http://www.tekstaro.com, mi nur trovis 3 ekzemplojn
kun "anstataŭ ol" (tio estas malofta) kaj neniujn de Zamenhof.
Gxis
-- Dominiko
References