← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: Korektindajxoj en la retejo http://www.ubuntu-eo.org/

 



Je 2012-04-26 17:59 Michael Moroni skribis:
...
@Dominiko: ĉu vi certas, ke "anstataŭ" ne regas "ol"? :)
Kore,
- Michael

Saluton,

evidente "anstataŭ" ne regas (postulas) "ol", ĉar antaŭ substantivo oni neniam uzas "ol". Neniu diras "anstataŭ ol* la patro venis la frato". Se "ol" ne necesas antaŭ substantivo, ĝi ankaŭ ne necesas antaŭ infinitivo, kiu estas formo de verbo funkcianta substantive.

La kialo, ke Zamenhof preferis "anstataŭ ol" kaj "antaŭ ol", kredeble estas rusa modelo. La rusa "чем" baze signifas "ol", sed ankaŭ povas signifi "anstataŭ". Kaj la rusa "прежде чем" (kun tiu sama "чем" = "ol") signifas "antaŭ" (kun sekva infinitivo). Certe ankaŭ nun eblas sekvi la zamenhofan modelon, sed post 125 jaroj ni sufiĉe emancipiĝis por uzi, eble preferi, la pli unuecan, tial pli facilan formon. Fakte la zamenhofa regulo "kiam post 'antaŭ' aŭ 'anstataŭ' sekvas infinitivo, necesas aldono 'ol'", estas senbezona komplikaĵo.

Ĉion bonan,
Renardo ("Aisano")


Follow ups

References