← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: Korektindajxoj en la retejo http://www.ubuntu-eo.org/

 

Joop Eggen skribis:

> La uzado de 'anstataŭ ol' kaj 'antaŭ ol/kiam' estas por uzi 'anstataŭ' kaj
> 'antaŭ' nur kiel prepozicio. Sen 'ol' tiuj prepozicioj ankaŭ funkcias kiel
> konjunkcioj.


Mia atentigo precize temis pri *anstataŭ ol*, kiu preskaŭ neniam videblas,
kaj estas dubinda.

"antaŭ ol" (pri kiu mi ne atentigis) estas sufiĉe ofta kaj ĝusta.
PMEG klarigas, kiam uzi "antaŭ ol":

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/lokaj_rolvortetoj/antau.html#i-cmr

"antaŭ kiam" estus ankaŭ logika, sed maloftas. Jen informo pri tio
denove en PMEG:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/subfrazoj/aliaj.html#i-jjr

-- 
Dominique
http://dominiko.livejournal.com


References