← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: Pri "zoom"

 

> eble mi alvenas post la batalo, sed kio pri "enfokusi" kaj "elfokusi"...

Ĉiam estas tempo provi trovi pli bonan solvon.

Pri via propono mi havas du dubojn.  Unue, ĉu en/elfokusi estus
transitiva aŭ ne.  En tekstaro.com mi trovis tion nur fojon, sed pli
facile troveblas kaj fokusiĝi kaj fokusigi.  Sed tio ne estus tiel grava
afero.

La dua dubo rilatas la signifon.  Post elfokusado mi atendus ne plu
klare vidi (kvazaŭ mi demetus okulvitrojn) kaj la malon mi atendus por
enfokusado.  Do mi pensas ke ili ne taŭgas por "to zoom", nur por "to
focus".

Eduardo.


References