← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Ĝenerala diskuto

 

Serge skribis:
Konsentite, sed esperantigi havas limojn. Ekzemple, la
"ext2"-dosiersistemo estis tradukita "eĉt2" en la programo usbcreator.
Mi vortare aŭ rete serĉi difinon de "eĉt2" kaj neniam trovis ĝin. En tia
situacio, kiel malspertulo kapablos uzi sian komputilon ?
vi pravas, "ext2" oni ne esperantigu per "eĉt2" - certe tiajn nomojn oni ne esperantigu. mi ja ne volas esperantigi ĉion.

alia demando: mi vidis ke vi (Serge) uzas "apriora" anstataŭ "defaŭlta". kial? mi kutime konsultis komputekon kaj tial uzas la vorton "defaŭlta", sed mi konstatu ke "apriora" ankaŭ plaĉas al mi. ĉu "defaŭlta" eble estas nebezonata neologismo?
kompreneble estus pli bone se ni uzos la saman terminon.


amike,
Kristjan



Follow ups

References