← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: Ĝenerala diskuto

 

La vorto "apriora" estas delonge en la reta-vortaro por la difino de
"default".
Ankaŭ ĝi ĉeestas en la testaro, dume la vorto "defaulta" ne ĉeestas.  

http://www.reta-vortaro.de/revo/
http://tekstaro.com/

Amike,


On sab, 2011-01-22 at 13:24 +0100, AIS, Informofico wrote:

> Saluton, ĉar vi parolas pri la difino de "apriora" en PV/PIV, jen ĝi:
> 
> PV (Plena Vortaro, 1934; mia eldono estas la 8-a senŝanĝa) diras:
> "bazita sur teorio, ne sur faktoj, spertoj". Speciala komputika
> signifo ne estas, ĉar en 1934 ne ekzistis io komparebla al nunaj
> komputiloj.
> 
> NPIV aldonas duan signifon "pp objekto en komputila programo":
> "Disponebla en ĉiu programo sen eksplicita deklaro aŭ difino".
> Tio ne estas precize la sama kiel "defaŭlta".
> 
> NPIV donas komputilan signifon ankaŭ por "implicita": "Rilata
> al valoro supozata, se alia valoro ne estas specifita". Tio ŝajnas
> al mi precize la signifo de "defaŭlta".
> 
> "Defaŭlta" estas por mi ne tre facile kaj elegante prononcebla,
> ankaŭ tial (kaj ĉar ĝi ne estas nova radiko) mi preferus
> "implicita".
> 
> Ĉion bonan,
> Reinhard F.
> 
> Je 2011-01-22 05:07 Patrick Oudejans skribis:
> > Ankaŭ mi neniam uzis la vorton 'apriora'. Mi ne vidis la difinon en
> > PIV ĉar mi ne havas ĝin (tro multekosta) sed leginte la difinojn en
> > ReVo mi tute ne konvinkiĝis ke 'apriora' estas uzinda vorto. Mi plu
> > uzos la vorton 'defaŭlta'.
> >
> > Petriko
> >
> > 2011/1/22 Rogier Huurman<rogier.huurman@xxxxxxxxx>:
> >> Mi neniam antaŭe vidis tiun vorton. Se en komputeko estas bona
> >> traduko, ĝenerale plej bonas uzi tiun.
> >>
> >> Post iom da konsultado, apriora estas en la PV de 1950, kaj defaŭlta
> >> ne, tamen mi preferas la lastan pro komputeko.
> >>
> >> 2011/1/22 Kim Ribeiro<ribekim@xxxxxxxxx>:
> >>> ----- Original Message ----- From: "Kristjan SCHMIDT"
> >>> <kristjan.schmidt@xxxxxxxxxxxxxx>
> >>> To: "ubuntu-l10n-eo"<ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx>
> >>> Sent: Friday, January 21, 2011 8:20 PM
> >>> Subject: [Ubuntu-l10n-eo] Ĝenerala diskuto
> >>>
> >>>
> >>>> ...uzas "apriora" anstataŭ "defaŭlta". kial? mi kutime konsultis
> >>>> komputekon kaj tial uzas la vorton "defaŭlta", sed mi konstatu ke "apriora"
> >>>> ankaŭ plaĉas al mi. ĉu "defaŭlta" eble estas nebezonata neologismo?
> >>> ankaŭ al mi plaĉas "apriora"n
> >>>
> >>> Kim
> >>>

-- 
Serge Leblanc

________________________________________________________________________

sergeleblanc@xxxxxxxxxxxxxxx
gpg --keyserver hkp://keyserver.ubuntu.com:11371 --recev-keys 0x33243C1B
Fingerprint = 066C 005F 5595 D85C 7673 D969 1DD4 90C4 3324 3C1B

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part


References