ubuntu-l10n-eo team mailing list archive
-
ubuntu-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00361
Ĝenerala diskuto
La difino de "apriora" estkiel komputila termino (en ReVo kaj PIV) tiam estas
fuŝa kaj priskribas ion alian, pli specifan.
La seriozaj kandidatoj por "default" estas:
* defaŭlta [-neologismo nurkomputila, +jam uzata ofte]
* apriora [+tute komprenebla]
* implicita [+tute? komprenebla]
La "plej kongrua" termino mia, "anticipa", pro neuziteco nur füŝus la aferon.
Ĉu ne eblas atingi pli grandan tradukantaron por tiaj demandoj por
kundecidi/samtraduki?
Joop
________________________________
Von: Serge Leblanc <serge.leblanc@xxxxxxxx>
An: Kristjan SCHMIDT <kristjan.schmidt@xxxxxxxxxxxxxx>
CC: ubuntu-l10n-eo <ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx>
Gesendet: Samstag, den 22. Januar 2011, 15:56:25 Uhr
Betreff: Re: [Ubuntu-l10n-eo] Ĝenerala diskuto
Mi demandis (kelkaj jaroj pasinte) al maljunaj esperantistoj, kiel ili tradukos
la vorton "default" en komputila konteksto.
Ĉiuj unuanime respondis la vorton "apriora". Kiel mi deziras ke Ubuntu-eo estas
uzebla de ĉiuj, ĉefe de maljunaj aŭ malspertaj uzantuloj. Do, mi preferis uzi la
vorton "apriora".
Ankaŭ por la vorto "Aŭtentikigu", mi proponas traduki ĝin per la vorto
"agnoski".
Plue, la aĉa vorto "cimo" estas vere nekomprenebla de malkutimaj uzantoj. Mi
proponas traduki ĝin simple per la vorto "eraro".
Mi tute konsentas pri trafi koheran kaj saman terminon en ĉiuj pakaĵoj, sed
ankaŭ koklarampreneblaj de malspertuloj.
Aliflanke, mi rimarkis ke la tradukoj en aliaj lingvoj estas ofte pli
komprenebla ol la angla. Mi ofte uzas ilin por traduki, kaj kelkfoje tio faras
malsamajn frazojn ol la anglaj ŝablonfrazoj. Finfine, mi kredas ke iom post iom
la traduko pliboniĝas.
Amike,
On ven, 2011-01-21 at 23:20 +0100, Kristjan SCHMIDT wrote:
Serge skribis:
>> Konsentite, sed esperantigi havas limojn. Ekzemple, la
>> "ext2"-dosiersistemo estis tradukita "eĉt2" en la programo usbcreator.
>> Mi vortare aŭ rete serĉi difinon de "eĉt2" kaj neniam trovis ĝin. En tia
>> situacio, kiel malspertulo kapablos uzi sian komputilon ?
>vi pravas, "ext2" oni ne esperantigu per "eĉt2" - certe tiajn nomojn oni
>ne esperantigu. mi ja ne volas esperantigi ĉion.
>
>alia demando: mi vidis ke vi (Serge) uzas "apriora" anstataŭ "defaŭlta".
>kial? mi kutime konsultis komputekon kaj tial uzas la vorton "defaŭlta",
>sed mi konstatu ke "apriora" ankaŭ plaĉas al mi. ĉu "defaŭlta" eble
>estas nebezonata neologismo?
>kompreneble estus pli bone se ni uzos la saman terminon.
>
>
>amike,
>Kristjan
>
--
Serge Leblanc
________________________________
sergeleblanc@xxxxxxxxxxxxxxx
gpg --keyserver hkp://keyserver.ubuntu.com:11371 --recev-keys 0x33243C1B
Fingerprint = 066C 005F 5595 D85C 7673 D969 1DD4 90C4 3324 3C1B
Follow ups
References
-
Evolution 50%, Cheese
From: Kristjan SCHMIDT, 2011-01-16
-
Re: Evolution 50%, Cheese
From: Kim Ribeiro, 2011-01-16
-
Re: Evolution 50%, Cheese
From: Joop Eggen, 2011-01-17
-
Re: Evolution 50%, Cheese
From: Kristjan SCHMIDT, 2011-01-17
-
Re: Evolution 50%, Cheese
From: Serge Leblanc, 2011-01-17
-
Re: Cheese
From: Kristjan SCHMIDT, 2011-01-17
-
Re: Cheese
From: Serge Leblanc, 2011-01-17
-
Ĝenerala diskuto
From: Kristjan SCHMIDT, 2011-01-21
-
Re: Ĝenerala diskuto
From: Serge Leblanc, 2011-01-22