← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: Ĝenerala diskuto

 

Joop skribis:
> Ĉu ne eblas atingi pli grandan tradukantaron por tiaj demandoj por kundecidi/samtraduki?
bona ideo.

mi havas du proponojn/ideojn:

1: diskuti tiajn demandojn je la tradukado-dissendolisto ĉe Yahoo
(http://groups.yahoo.com/group/tradukado/). tie ni havas tradukad-spertulojn kiuj kutime ne okupiĝas
pri komputilaj terminoj (do ni ricevus pli objektivajn opiniojn).
al la diskuto ni ankaŭ invitu la tradukantojn de aliaj programaroj (ekz. KDE, OpenOffice, Firefox).

2: verŝajne la pli bona. krei propran diskutejon por "Esperanto-Programar-Tradukantoj". tia ejo
estus oportuna por trakti demandojn pri terminoj. ĝenerale ja estus bonege se la diversaj
traduk-skipoj interŝanĝus siajn spertojn - laŭ mi tio nun ne sufiĉe okazas. aŭ ĉu ie jam ekzistas
tia grupo/dissendolisto/forumo?

do se diskuto pri "default" gvidus al konsento, ja estus facile ŝanĝi la tradukproponon ĉe
Komputeko. Komputeko ja ne estas fiksa konstruo.

kion vi opinias?

amike,
Kristjan


Am 24.01.2011 12:35, schrieb Joop Eggen:
> La difino de "apriora" estkiel komputila termino (en ReVo kaj PIV) tiam estas fuŝa kaj priskribas
> ion alian, pli specifan.
> La seriozaj kandidatoj por "default" estas:
> 
>     * defaŭlta [-neologismo nurkomputila, +jam uzata ofte]
>     * apriora [+tute komprenebla]
>     * implicita [+tute? komprenebla]
> 
> La "plej kongrua" termino mia, "anticipa", pro neuziteco nur füŝus la aferon.
> Ĉu ne eblas atingi pli grandan tradukantaron por tiaj demandoj por kundecidi/samtraduki?
> 
> Joop


-- 
Esperanto - Ein Schritt auf einander zu

www.esperanto.de



Follow ups

References