← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Centrigi la termintradukadon

 

Ĝenerale, jes, ni tradukantoj fermu la rangojn, ĉar neniu alia ĉi-momente 
plenumas la rolon de
centra aŭtoritato pri terminoj.

1. Unu centra dissendolisto por kolekti kieleble plej multaj tradukantoj
http://groups.yahoo.com/group/tradukado/
1a. Aliaj grupoj http://www.esperanto.net/tec/bibliografioj.html
2. La projekto "Komputila tradukado" kun aliro precipe ankaŭ de laikoj.
3. Unu traduklisto de la angla al E-o-versioj
   Redaktita mallonga superrigardo, kun argumentado ankaŭ pri la alternativoj, 
kun grado de
konvinkiteco.
   [X] nedecidita
   Uzoj .... dato k. programaro
   Balotado? Laŭ nomo
   Eksporto al XML:
       <d>
         <en v="default" k="adj"/>
         <eo v="defaŭlta" balot="5">
               <uzo>OpenOffice</uzo>
         </eo>
         <eo v="apriora" balot="6">
...
     </d>
   Ligilo al diskutfadeno laŭ dato
   Post inkuba periodo decidita termino eble povus esti aldonata al Komputeko.
   Terminaroj kun tradukindikoj.
http://eo.wikibooks.org/wiki/Katalogo_de_Esperanta_retenhavo:Vortaroj_kaj_terminaroj

4. Diskutfadenoj
5. Ekzistas organizaĵo pri terminaroj, bone por kontakti.

Retejo kaj retaplikaĵo mankas por la vortardifinoj. La resto povas aperi ie ajn.
Mi povus krei (unue reserĉi ion ekzistantan) kaj gastigi retaplikaĵon sub 
IP-numero (simile al
"http://123.123.123.123:8082/tradukado/";)

Alternative oni povus uzi Google-dokumenton sen balotfunkcioj kaj similaj. 
Kelkaj senpartiaj
redaktantoj tiam laŭ konsento kaj kritiko de la diskutfadenoj aktualigu la 
dokumenton, kaj la resto
povas elŝuti ĝin.
Mi tion trovas taŭgan solvon. Ĉar tuj realigebla. Grava estas ke ĝi estas 
malfermfonta, sen
posedantoj kaj respegulas la diskutojn. Kion vi ĉiuj opinias?
Povus enhavi ligilo al doodle por baloti k.s.

Ĉu iu scias, ĉu la samo fareblas per iu vikio/vikivortaro? Do:

   * eksporto al klara formato
   * strikta priskribo de alternativoj (baloto, argumentoj, ligilo al fadeno, 
historio, inkuba
     periodo, uzindikoj: Linukso, referencoj: ReVo, PIV)


Follow ups

References