← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: Centrigi la termintradukadon

 

saluton,

mi ĵus malkovris ViVon (http://www.kono.be/vivo/) - ĝi ankaŭ ofertas termin-diskutejon. ĝis nun mi ne bone komprenis ĝian sistemon sed tiu retpaĝaro eble taŭgas por niaj termin-diskutoj. kion vi opinias?

amike,
Kristjan

Am 25.01.2011 13:21, schrieb Joop Eggen:
Ĝenerale, jes, ni tradukantoj fermu la rangojn, ĉar neniu alia
ĉi-momente plenumas la rolon de
centra aŭtoritato pri terminoj.

1. Unu centra dissendolisto por kolekti kieleble plej multaj tradukantoj
http://groups.yahoo.com/group/tradukado/
1a. Aliaj grupoj http://www.esperanto.net/tec/bibliografioj.html
2. La projekto "Komputila tradukado" kun aliro precipe ankaŭ de laikoj.
3. Unu traduklisto de la angla al E-o-versioj
Redaktita mallonga superrigardo, kun argumentado ankaŭ pri la
alternativoj, kun grado de
konvinkiteco.
[X] nedecidita
Uzoj .... dato k. programaro
Balotado? Laŭ nomo
Eksporto al XML:
<d>
<en v="default" k="adj"/>
<eo v="defaŭlta" balot="5">
<uzo>OpenOffice</uzo>
</eo>
<eo v="apriora" balot="6">
...
</d>
Ligilo al diskutfadeno laŭ dato
Post inkuba periodo decidita termino eble povus esti aldonata al Komputeko.
Terminaroj kun tradukindikoj.
http://eo.wikibooks.org/wiki/Katalogo_de_Esperanta_retenhavo:Vortaroj_kaj_terminaroj
4. Diskutfadenoj
5. Ekzistas organizaĵo pri terminaroj, bone por kontakti.

Retejo kaj retaplikaĵo mankas por la vortardifinoj. La resto povas aperi
ie ajn.
Mi povus krei (unue reserĉi ion ekzistantan) kaj gastigi retaplikaĵon
sub IP-numero (simile al
"http://123.123.123.123:8082/tradukado/";)

Alternative oni povus uzi Google-dokumenton sen balotfunkcioj kaj
similaj. Kelkaj senpartiaj
redaktantoj tiam laŭ konsento kaj kritiko de la diskutfadenoj aktualigu
la dokumenton, kaj la resto
povas elŝuti ĝin.
Mi tion trovas taŭgan solvon. Ĉar tuj realigebla. Grava estas ke ĝi
estas malfermfonta, sen
posedantoj kaj respegulas la diskutojn. Kion vi ĉiuj opinias?
Povus enhavi ligilo al doodle por baloti k.s.

Ĉu iu scias, ĉu la samo fareblas per iu vikio/vikivortaro? Do:

* eksporto al klara formato
* strikta priskribo de alternativoj (baloto, argumentoj, ligilo al
fadeno, historio, inkuba
periodo, uzindikoj: Linukso, referencoj: ReVo, PIV)




_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp



References